kontakto · kolofono
Projekt DE-EO
entajpu serĉvorton
www.de-eo.de » ĉefpaĝo
EO – Esperanto DE – Deutsch
 

projekto de-eo

Celo:

Celo de la projekto estas ampleksa interreta vortaro germana – esperanta, inkluzive de ĉiuj fakvortaroj. Kion unuopulo ne povas efiki, tio estiĝu per la kunlaboro de multaj, eĉ se pasos 50 aŭ 100 jaroj.

Strukturo:

Ĉar komputiloj povas simple serĉi kaj simple sekvi ligilojn, ne plu necesas prezenti la materialon laŭ etaj alfabete ordigitaj unuoj.

Nia materialo estas ordigita tiel, ke tio, kio apartenas unu al alia, estas trovebla laŭeble kune en unu artikolo: ĉefe en kunmetitaĵoj (la kapvorto plejparte kiel baza vorto) kaj en vortkampoj, kiuj havas la formon de listoj.

Sed la strukturo estu intence tiel malferma, ke la aŭtoroj ne havas kaŭzon senti sin devigataj.

Tabeloj:

En la datumbankon (ĝi estas nevidebla al la uzanto) estas ĝis nun alprenita unu Excel-tabelo kun ĉiuj, preskaŭ dek mil, birdo-specioj. Iliaj nomoj estas plene troveblaj per la serĉfunkcio. Estus dezirinde, ke estiĝu similaj tabeloj pri ĉio, kio estas klasifikita, ĉefe el zoologio kaj botaniko. – Kiu verkos ilin?

Surfacoj:

projekto de-eo havas du surfacojn: tiun ĉi, la surfaco por la uzantoj, en kiu ĉiu povas libere informiĝi, kaj la duan, la surfaco por la prilaborantoj, kiu estas alirebla ja same libere, sed nur por legi. Kiu ŝatas kunlabori, turnu sin retpoŝte al akr{at}de-eo.de

Aldona materialo:

Dekstre estas videblaj du vortaroj: la (iom prilaborita) Universala Vortaro el la Fundamento kaj la unua parto de la "Vortaro-Online" de Thomas Schütz. Ambaŭ funkcias nur de la germana al Esperanto.

Konstruloko:

projekto de-eo estas konstruejo kaj verŝajne restos tia ioman tempon. Ni konstruas por la estontaj generacioj.
Pri pacienco, instigo kaj kunlaboro petas
Marius Gibbels, Karl Heinz Schaeffer kaj Albrecht Kronenberger

Pentekosto 2009